Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 37

Psalmaro 37:2-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, Kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas.
3Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.
4Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.
5Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.
6Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.
7Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn.
8Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.
9Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.
10Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.
11Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj ĝuos grandan pacon.
12Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.
13Sed mia Sinjoro ridas pri li; Ĉar Li vidas, ke venas lia tago.
14Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.
15Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.
16Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.
17Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.

Read Psalmaro 37Psalmaro 37
Compare Psalmaro 37:2-17Psalmaro 37:2-17