Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 37:2-17 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 37:2-17 in Londona Biblio

2 Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, Kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas.
3 Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.
4 Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.
5 Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.
6 Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.
7 Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn.
8 Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.
9 Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.
10 Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.
11 Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj ĝuos grandan pacon.
12 Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.
13 Sed mia Sinjoro ridas pri li; Ĉar Li vidas, ke venas lia tago.
14 Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.
15 Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.
16 Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.
17 Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.
Psalmaro 37 in Londona Biblio