Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 35

Psalmaro 35:1-7

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1De David. Batalu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi; Militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi.
2Prenu ŝildon kaj armilojn, Kaj stariĝu, por helpi min.
3Kaj nudigu ponardegon, kaj stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj; Diru al mia animo: Via helpo Mi estas.
4Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo; Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi.
5Ili estu kiel grenventumaĵo antaŭ vento, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu.
6Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu.
7Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.

Read Psalmaro 35Psalmaro 35
Compare Psalmaro 35:1-7Psalmaro 35:1-7