2La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia ŝildo kaj la korno de mia savo, mia rifuĝejo.
3Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
4Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris;
5La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis, La retoj de la morto min atingis.