2De Vi venos mia juĝo; Viaj okuloj rigardos la veremecon.
3Vi esploras mian koron, ekzamenas ĝin en la nokto; Vi elprovas min, Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, Sed kio ne volus eliri el mia buŝo.
4Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo, Mi gardis min de vojoj kontraŭleĝaj.
5Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne ŝanceliĝas.
6Mi vokas al Vi, ĉar Vi respondos al mi, ho Dio; Klinu al mi Vian orelon kaj aŭdu mian parolon.