21Kaj donis ilian landon kiel heredon, Ĉar eterna estas Lia boneco;
22Heredon al Lia sklavo Izrael, Ĉar eterna estas Lia boneco;
23Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
24Kaj liberigis nin de niaj premantoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
25Kiu donas panon al ĉiu karno, Ĉar eterna estas Lia boneco.
26Gloru la Dion de la ĉielo, Ĉar eterna estas Lia boneco.