Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 132

Psalmaro 132:12-17

Help us?
Click on verse(s) to share them!
12Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono.
13Ĉar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:
14Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne; Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris.
15Ĝian nutraĵon Mi abunde benos, Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.
16Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos.
17Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito.

Read Psalmaro 132Psalmaro 132
Compare Psalmaro 132:12-17Psalmaro 132:12-17