Text copied!
Bibles in Esperanto

Psalmaro 132:12-17 in Esperanto

Help us?

Psalmaro 132:12-17 in Londona Biblio

12 Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono.
13 Ĉar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:
14 Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne; Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris.
15 Ĝian nutraĵon Mi abunde benos, Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.
16 Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos.
17 Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito.
Psalmaro 132 in Londona Biblio