4Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos, Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?
5Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.
6La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.