2Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis.
3Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj.
4La Eternulo estas justa; Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj.
5Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen Ĉiuj malamantoj de Cion.
6Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;
7Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon.
8Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.