Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 119

Psalmaro 119:32-44

Help us?
Click on verse(s) to share them!
32Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj, Ĉar Vi larĝigas mian koron.
33Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj, Kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino.
34Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos ĝin per la tuta koro.
35Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, Ĉar en ĝi mi havas plezuron.
36Klinu mian koron al Viaj leĝoj, Sed ne al profito.
37Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon; Vivigu min per Viaj vojoj.
38Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi.
39Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; Ĉar Viaj juĝoj estas bonaj.
40Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.
41Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto,
42Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; Ĉar mi fidas Vian vorton.
43Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero, Ĉar mi esperas al Viaj juĝoj.
44Kaj mi konservos Vian instruon Ĉiam kaj eterne.

Read Psalmaro 119Psalmaro 119
Compare Psalmaro 119:32-44Psalmaro 119:32-44