Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Juĝistoj - Juĝistoj 8

Juĝistoj 8:3-14

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietiĝis ilia kolero kontraŭ li, kiam li diris tion.
4Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj.
5Kaj li diris al la loĝantoj de Sukot: Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; ĉar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebaĥon kaj Calmunan, reĝojn de Midjan.
6Sed la estroj de Sukot diris: Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?
7Tiam Gideon diris: Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebaĥon kaj Calmunan en miajn manojn, mi draŝos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj.
8Kaj li iris de tie al Penuel, kaj diris al ĝiaj loĝantoj tion saman; kaj la loĝantoj de Penuel respondis al li tiel, kiel respondis la loĝantoj de Sukot.
9Kaj li diris ankaŭ al la loĝantoj de Penuel jene: Kiam mi revenos feliĉe, mi detruos ĉi tiun turon.
10Kaj Zebaĥ kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, ĉirkaŭ dek kvin mil, ĉiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.
11Kaj Gideon iris laŭ la vojo de la tendoloĝantoj orienten de Nobaĥ kaj Jogbeha, kaj venkobatis la tendaron, kiam la tendaro opiniis sin tute eksterdanĝera.
12Kaj Zebaĥ kaj Calmuna forkuris; sed li postkuris ilin, kaj kaptis Zebaĥon kaj Calmunan, la du reĝojn de Midjan, kaj la tutan militistaron li ektremigis.
13Kaj revenis Gideon, filo de Joaŝ, de la milito, de la deklivo de Ĥeres.
14Kaj li kaptis junulon el la loĝantoj de Sukot, kaj demandis lin; kaj tiu skribis al li la estrojn de Sukot kaj ĝiajn plejaĝulojn, sepdek sep homojn.

Read Juĝistoj 8Juĝistoj 8
Compare Juĝistoj 8:3-14Juĝistoj 8:3-14