Text copied!
Bibles in Esperanto

Juĝistoj 8:3-14 in Esperanto

Help us?

Juĝistoj 8:3-14 in Londona Biblio

3 En viajn manojn Dio transdonis Orebon kaj Zeebon, la princojn de Midjan; kaj kiel mi povis fari en komparo kun tio, kion vi faris? Tiam kvietiĝis ilia kolero kontraŭ li, kiam li diris tion.
4 Kaj Gideon venis al Jordan kaj transiris, li kaj la tricent homoj, kiuj estis kun li, lacaj kaj persekutantaj.
5 Kaj li diris al la loĝantoj de Sukot: Donu, mi petas, panojn al la homoj, kiuj sekvas min; ĉar ili estas lacaj, kaj mi postkuras Zebaĥon kaj Calmunan, reĝojn de Midjan.
6 Sed la estroj de Sukot diris: Ĉu la manoj de Zebaĥ kaj Calmuna estas jam en viaj manoj, ke ni donu al via militistaro panon?
7 Tiam Gideon diris: Pro tio, kiam la Eternulo transdonos Zebaĥon kaj Calmunan en miajn manojn, mi draŝos viajn korpojn per dornoj de dezerto kaj per kardoj.
8 Kaj li iris de tie al Penuel, kaj diris al ĝiaj loĝantoj tion saman; kaj la loĝantoj de Penuel respondis al li tiel, kiel respondis la loĝantoj de Sukot.
9 Kaj li diris ankaŭ al la loĝantoj de Penuel jene: Kiam mi revenos feliĉe, mi detruos ĉi tiun turon.
10 Kaj Zebaĥ kaj Calmuna estis en Karkor, kaj kun ili estis ilia militistaro, ĉirkaŭ dek kvin mil, ĉiuj, kiuj restis el la tuta militistaro de la orientanoj; la nombro de la falintoj estis cent dudek mil homoj, kiuj povis eltiri glavon.
11 Kaj Gideon iris laŭ la vojo de la tendoloĝantoj orienten de Nobaĥ kaj Jogbeha, kaj venkobatis la tendaron, kiam la tendaro opiniis sin tute eksterdanĝera.
12 Kaj Zebaĥ kaj Calmuna forkuris; sed li postkuris ilin, kaj kaptis Zebaĥon kaj Calmunan, la du reĝojn de Midjan, kaj la tutan militistaron li ektremigis.
13 Kaj revenis Gideon, filo de Joaŝ, de la milito, de la deklivo de Ĥeres.
14 Kaj li kaptis junulon el la loĝantoj de Sukot, kaj demandis lin; kaj tiu skribis al li la estrojn de Sukot kaj ĝiajn plejaĝulojn, sepdek sep homojn.
Juĝistoj 8 in Londona Biblio