Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Amos - Amos 5

Amos 5:7-15

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7La juĝon vi faras vermuto, kaj la veron vi ĵetas sur la teron.
8Li kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman nokton; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.
9Li sendas malfeliĉon sur fortulon, kaj malfeliĉo trafas urbon fortikigitan.
10Sed ili malamas tiun, kiu admonas ilin en la pordego, kaj ili abomenas tiun, kiu parolas honestaĵon.
11Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj ŝtonoj, sed vi ne loĝos en ili; vi plantos ĉarmajn vinberĝardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon.
12Ĉar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj: vi premas virtulon, vi prenas subaĉeton, vi forpuŝas malriĉulojn en la pordego.
13Tial la saĝulo silentas en ĉi tiu tempo, ĉar ĝi estas tempo malbona.
14Serĉu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.
15Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef.

Read Amos 5Amos 5
Compare Amos 5:7-15Amos 5:7-15