2Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
3Fajro iras antaŭ Li, Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.
4Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas.
5Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.
6La ĉielo rakontas Lian veron, Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.