4Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.
5Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon.
6Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.
7Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
8Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.
9Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaŭ Li la tuta tero.