4Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
5Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,
6Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
7Ĉe via flanko falos milo, Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; Sed vin ĝi ne tuŝos.
8Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.