Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 91

Psalmaro 91:3-10

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.
4Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
5Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,
6Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
7Ĉe via flanko falos milo, Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; Sed vin ĝi ne tuŝos.
8Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
9Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon.
10Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.

Read Psalmaro 91Psalmaro 91
Compare Psalmaro 91:3-10Psalmaro 91:3-10