Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 89

Psalmaro 89:8-24

Help us?
Click on verse(s) to share them!
8Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas.
9Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.
10Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.
11Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; La universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis.
12La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj Ĥermon prikantas Vian nomon.
13Vi havas brakon kun forto; Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.
14Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo.
15Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;
16Pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.
17Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altiĝas nia korno.
18Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo.
19Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.
20Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.
21Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos.
22Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos.
23Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.
24Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.

Read Psalmaro 89Psalmaro 89
Compare Psalmaro 89:8-24Psalmaro 89:8-24