11Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo?
12Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso?
13Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia preĝo Vin renkontas.
14Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?
15Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.
16Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.
17Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; Ili tute min ĉirkaŭsieĝas.