5Ĉar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraŭ Vi:
6La tendoj de Edom kaj la Iŝmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj,
7Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filiŝtoj kun la loĝantoj de Tiro;
8Ankaŭ Asirio aliĝis al ili Kaj fariĝis helpo al la idoj de Lot. Sela.
9Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin ĉe la torento Kiŝon,
10Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj fariĝis sterko por la tero.