6Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo, Liaj manoj liberiĝis de korboj.
7En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco. Sela.
8Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min aŭskultus!
9Ne estu ĉe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion.
10Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos.