11Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon, Izrael ne obeis Min.
12Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laŭ siaj intencoj.
13Ho, se Mia popolo aŭskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj!
14Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.
15La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li, Kaj ilia bonstato estus eterna.