58Ili kolerigis Lin per siaj altaĵoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.
59Dio aŭdis kaj flamiĝis, Kaj forte ekindignis kontraŭ Izrael;
60Li forlasis Sian loĝejon en Ŝilo, La tendon, en kiu Li loĝis inter la homoj;
61Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko;
62Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon, Kaj kontraŭ Sia heredo Li flamiĝis.
63Ĝiajn junulojn formanĝis fajro, Kaj ĝiaj junulinoj ne estis prikantataj;
64Ĝiaj pastroj falis de glavo, Kaj ĝiaj vidvinoj ne ploris.
65Sed mia Sinjoro vekiĝis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.