9Ĉu Dio forgesis indulgi? Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.
10Kaj mi diris: Tio estas mia aflikto, Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo.
11Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.
12Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos.