10La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; La reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.
11Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; Ĉiuj popoloj lin servu.
12Ĉar li savos ploregantan malriĉulon Kaj senhelpan mizerulon.
13Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj.
14De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.