Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 69

Psalmaro 69:1-5

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Por ŝoŝanoj. De David. Savu min, ho Dio; Ĉar la akvoj venis ĝis mia animo.
2Mi profundiĝis en profundan marĉon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas.
3Mi senfortiĝis de mia kriado, sekiĝis mia gorĝo; Laciĝis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.
4Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkaŭzaj malamantoj; Fortiĝis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.
5Ho Dio, Vi scias mian malsaĝecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kaŝitaj por Vi.

Read Psalmaro 69Psalmaro 69
Compare Psalmaro 69:1-5Psalmaro 69:1-5