Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 68

Psalmaro 68:3-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Sed la virtuloj ĝojos, gajos antaŭ Dio, Kaj triumfos ĝojege.
4Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; ĝoju antaŭ Li.
5Patro de la orfoj kaj juĝanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta loĝejo.
6Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.
7Ho Dio, kiam Vi iris antaŭ Via popolo, Kiam Vi paŝis en la dezerto, Sela.
8La tero tremis kaj la ĉielo fandiĝis de la vizaĝo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizaĝo de Dio, Dio de Izrael.
9Bonfaran pluvon Vi verŝis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam ĝi perdis la fortojn, Vi ĝin vigligis.
10Via gento ekloĝis tie; Vi pretigis per Via boneco ĉion por la malriĉulo, ho Dio.
11Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.
12Reĝoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron.
13Kiam vi kuŝas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de arĝento, Kaj ĝiaj plumoj de brilanta oro.
14Kiam la Plejpotenculo dismetis reĝojn sur la tero, Ĝi brilis kiel neĝo sur Calmon.
15Monto de Dio estas la monto Baŝana, Monto multepinta estas la monto Baŝana.
16Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur ĝi, Kaj sur kiu la Eternulo loĝos eterne?

Read Psalmaro 68Psalmaro 68
Compare Psalmaro 68:3-16Psalmaro 68:3-16