10Via gento ekloĝis tie; Vi pretigis per Via boneco ĉion por la malriĉulo, ho Dio.
11Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.
12Reĝoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron.
13Kiam vi kuŝas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de arĝento, Kaj ĝiaj plumoj de brilanta oro.
14Kiam la Plejpotenculo dismetis reĝojn sur la tero, Ĝi brilis kiel neĝo sur Calmon.
15Monto de Dio estas la monto Baŝana, Monto multepinta estas la monto Baŝana.
16Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur ĝi, Kaj sur kiu la Eternulo loĝos eterne?