12Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.
13Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,
14Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, Kiam mi estis en premo.
15Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virŝafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.
16Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
17Al Li mi vokis per mia buŝo, Kaj Lia glorado estis sub mia lango.
18Se mi vidus maljustaĵon en mia koro, Mia Sinjoro min ne aŭskultus;