9Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; Ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.
10Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de ĝi;
11Pereigemo estas interne de ĝi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton.
12Ne malamiko min ja insultas — mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi — mi kaŝus min de li;
13Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado,
14Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.
15La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en Ŝeolon; Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo.
16Mi vokas al Dio, Kaj la Eternulo min savos.