2Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
3Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
4Ĉu ne prudentiĝos tiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al Dio?