Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 53

Psalmaro 53:1-6

Help us?
Click on verse(s) to share them!
1Al la ĥorestro. Por maĥalato. Instruo de David. La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
2Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
3Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
4Ĉu ne prudentiĝos tiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al Dio?
5Tie ili forte ektimis, kie timindaĵo ne ekzistis; Ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas; Vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis.
6Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

Read Psalmaro 53Psalmaro 53
Compare Psalmaro 53:1-6Psalmaro 53:1-6