Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 51

Psalmaro 51:2-9

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Lavu min tute pure de mia krimo, Kaj purigu min de mia peko.
3Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas; Kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.
4Antaŭ Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.
5Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.
6Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.
7Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.
8Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon, Kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis.
9Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj, Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.

Read Psalmaro 51Psalmaro 51
Compare Psalmaro 51:2-9Psalmaro 51:2-9