13Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; Kaj pekuloj revenos al Vi.
14Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon.
15Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.
16Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus; Brulofero ne plaĉas al Vi.
17Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas.
18Bonfaru al Cion laŭ Via favoro, Konstruu la murojn de Jerusalem;
19Tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.