15Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.
16Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj Kaj portas Mian interligon en via buŝo,
17Dum vi malamas moralinstruon Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?
18Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;
19Vian buŝon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsaĵon;
20Vi sidas kaj parolas kontraŭ via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias.
21Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos ĉion antaŭ viajn okulojn.