Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 34

Psalmaro 34:7-21

Help us?
Click on verse(s) to share them!
7Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.
8Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.
9Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.
10Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.
11Venu, infanoj, aŭskultu min; Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.
12Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:
13Gardu vian langon kontraŭ malbono, Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
14Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.
15La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.
16La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.
17Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
18Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas.
19Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.
20Li gardas ĉiujn liajn ostojn; Eĉ unu el ili ne rompiĝos.
21La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos.

Read Psalmaro 34Psalmaro 34
Compare Psalmaro 34:7-21Psalmaro 34:7-21