6Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.
7La voĉo de la Eternulo elhakas fajran flamon.
8La voĉo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ.
9La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro.