4Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros.
5Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.
6Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo,
7Por aŭdigi laŭte gloradon Kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn.
8Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro.
9Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj,
10En kies manoj estas krimo Kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj.