2Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internaĵon kaj mian koron.
3Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj; Kaj mi marŝas en Via vero.
4Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros.
5Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.