29Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.
30La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
31Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
32Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;
33Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj;
34Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
35Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.