13Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.
14Li ĵetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; Ĵetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.
15Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj, Kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo, De Via minaca voĉo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.
16Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
17Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
18Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
19Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
20La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
21Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
22Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
23Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
24Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ la pureco de miaj manoj antaŭ Liaj okuloj.
25Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia,
26Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.