Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Psalmaro - Psalmaro 144

Psalmaro 144:3-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?
4Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.
5Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren; Tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.
6Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.
7Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj,
8Kies buŝo parolas malveraĵon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
9Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,
10Kiu donas helpon al la reĝoj, Kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo.
11Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj, Kies buŝo parolas malveraĵon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.

Read Psalmaro 144Psalmaro 144
Compare Psalmaro 144:3-11Psalmaro 144:3-11