8Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu. Sela.
9La veneno de miaj ĉirkaŭantoj, La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin.
10Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili ĵetiĝu en fajron, En abismojn, ke ili ne leviĝu.
11Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.
12Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malriĉuloj.