14Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, Kaj mia animo tion bone konscias.
15Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kaŝiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.
16Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.
17Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro!
18Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.
19Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj foriĝu de mi!
20Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo.
21Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas.