11Se mi diros: Mallumo min kovros, Kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto:
12Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo fariĝas kiel lumo.
13Ĉar Vi kreis mian internaĵon, Formis min en la ventro de mia patrino.
14Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, Kaj mia animo tion bone konscias.
15Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kaŝiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.
16Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.
17Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro!
18Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.