1Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo,
2Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio.
3Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.
4Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron.