Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 1

Luko 1:3-11

Help us?
Click on verse(s) to share them!
3ŝajnis bone ankaŭ al mi, esplorinta ĉion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo,
4por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.
5En la tagoj de Herodo, reĝo de Judujo, estis pastro nomata Zeĥarja, el la deĵora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj ŝia nomo estis Elizabeto.
6Kaj ambaŭ estis justaj antaŭ Dio, irantaj laŭ ĉiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riproĉo.
7Kaj ili ne havis infanon, ĉar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaŭ estis en profunda aĝo.
8Kaj dum li plenumis sian pastradon antaŭ Dio en la vico de sia grupo,
9laŭ la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi.
10Kaj la tuta amaso de la popolo preĝis ekstere dum la horo de la incensado.
11Kaj aperis antaŭ li anĝelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado.

Read Luko 1Luko 1
Compare Luko 1:3-11Luko 1:3-11