Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Luko - Luko 14

Luko 14:9-16

Help us?
Click on verse(s) to share them!
9kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi: Cedu lokon al ĉi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon.
10Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidiĝu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi: Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaŭ ĉiuj, kiuj sidas kun vi.
11Ĉar ĉiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.
12Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis: Kiam vi faras tagmanĝon aŭ vespermanĝon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn riĉajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaŭ invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon.
13Sed kiam vi faras festenon, invitu malriĉulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn;
14kaj vi estos feliĉa, ĉar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompenciĝos en la releviĝo de la justuloj.
15Kaj aŭdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li: Feliĉa estas tiu, kiu manĝos panon en la regno de Dio.
16Sed li diris al li: Unu viro faris grandan vespermanĝon, kaj invitis multajn;

Read Luko 14Luko 14
Compare Luko 14:9-16Luko 14:9-16