Text copied!
CopyCompare
Londona Biblio - Juĝistoj - Juĝistoj 19

Juĝistoj 19:2-20

Help us?
Click on verse(s) to share them!
2Kaj lia kromedzino perfidis lin kaj foriris de li en la domon de sia patro en Bet-Leĥem de Jehuda, kaj ŝi restis tie kvar monatojn.
3Kaj leviĝis ŝia edzo kaj iris al ŝi, por paroli al ŝia koro, por revenigi ŝin; kun li estis lia junulo kaj paro da azenoj. Kaj ŝi enirigis lin en la domon de sia patro; kaj la patro de la juna virino lin ekvidis kaj akceptis lin kun ĝojo.
4Kaj retenis lin lia bopatro, la patro de la juna virino, kaj li restis ĉe li dum tri tagoj; kaj ili manĝis kaj trinkis kaj tranoktis tie.
5En la kvara tago ili leviĝis frue matene, kaj li intencis foriri; sed la patro de la juna virino diris al sia bofilo: Fortigu vian koron per peco da pano; kaj poste vi iros.
6Kaj ili restis, kaj ambaŭ kune manĝis kaj trinkis. Kaj la patro de la juna virino diris al la viro: Mi petas vin, tranoktu kaj ĝojigu vian koron.
7La viro leviĝis, por foriri; sed lia bopatro insiste petis lin, kaj li restis kaj tranoktis tie.
8En la kvina tago li leviĝis frue matene, por iri; sed la patro de la juna virino diris: Fortigu, mi petas, vian koron, kaj ne rapidu, ĝis finiĝos la tago. Kaj ili ambaŭ manĝis.
9Kaj la viro leviĝis, por iri, li kaj lia kromedzino kaj lia junulo. Sed lia bopatro, la patro de la juna virino, diris al li: Jen finiĝis la tago kaj fariĝas vespero, tranoktu do, mi petas; jen la tago finiĝis, tranoktu ĉi tie, ke via koro faru al si ĝojon; morgaŭ frue vi leviĝos, por iri vian vojon, kaj vi iros al via tendo.
10Sed la viro ne volis tranokti; li leviĝis kaj iris. Kaj li venis al la ĉirkaŭaĵo de Jebus (tio estas Jerusalem); kun li estis paro da ŝarĝitaj azenoj, kaj ankaŭ lia kromedzino.
11Kiam ili estis antaŭ Jebus, la tago jam forte kliniĝis. Kaj la junulo diris al sia sinjoro: Venu, ni eniru en ĉi tiun urbon de la Jebusidoj, kaj ni tranoktu en ĝi.
12Sed lia sinjoro diris al li: Ni ne eniros en urbon de aligentuloj, kiuj ne estas el la Izraelidoj; ni iros pluen, ĝis Gibea.
13Kaj li diris al sia junulo: Iru, ke ni alproksimiĝu al unu el la lokoj, kaj ni tranoktu en Gibea aŭ en Rama.
14Kaj ili iris pluen kaj iris; kaj la suno subiris antaŭ ili apud Gibea, kiu apartenis al la Benjamenidoj.
15Kaj ili turniĝis tien, por eniri kaj tranokti en Gibea. Kaj li eniris kaj sidiĝis sur la strato; sed neniu invitis ilin en la domon, por tranokti.
16Sed jen iu maljunulo venis vespere de sia laboro de la kampo; li estis de la monto de Efraim kaj loĝis tiutempe en Gibea; kaj la loĝantoj de tiu loko estis Benjamenidoj.
17Li levis siajn okulojn kaj ekvidis la fremdan homon sur la strato de la urbo. Kaj la maljunulo diris: Kien vi iras? kaj de kie vi venas?
18Kaj tiu diris al li: Ni iras el Bet-Leĥem de Jehuda al la deklivo de la monto de Efraim, de kie mi estas. Mi iris al Bet-Leĥem de Jehuda, kaj nun mi iras al la domo de la Eternulo; kaj neniu invitas min en la domon.
19Ni havas pajlon kaj manĝaĵon por niaj azenoj, ankaŭ panon kaj vinon mi havas por mi kaj por via sklavino, kaj por la junulo, kiu estas kun viaj sklavoj; nenio mankas al ni.
20Kaj la maljunulo diris: Paco estu al vi; ĉion, kio mankus al vi, mi prenas sur min; nur ne tranoktu sur la strato.

Read Juĝistoj 19Juĝistoj 19
Compare Juĝistoj 19:2-20Juĝistoj 19:2-20